Ho dolĉa nokt', enamiĝinta luno! parol' de fontoj, susuret' de branĉoj. De nest' al nest' frapetoj, voko-ŝanĝoj. Ho dolĉa nokto sub aera lumo. Mi miras nur, ke vi forestas tamen, kaj ne emerĝas, per aper' subita, ridete, en ĉi ensorĉo mirfrapita, kaj ventoj, akvoj vin alvokas vane. |